Provided by: po4a_0.73-2ubuntu1_all bug

NOMO

       po4a-display-man - montri tradukitan manpaĝon laŭ PO

RESUMO


       po4a-display-man -p PO_DOSIERO [-m MASTRA_DOSIERO] [-o PO4A_OPT]

PRISKRIBO

       Tradukistoj povas uzi po4a-display-man por vidi kiel ilia traduko de manpaĝo estos prezentita al la
       finuzantoj, sen rekompili kaj reinstali la tutan projekton.

       Ĉi tiu skripto funkcias nur kun manpaĝoj skribitaj rekte en nroff kaj pritraktitaj per la modulo man de
       po4a. Manpaĝoj generitaj de aliaj formatoj, kiel DocBook aŭ POD, ne estas subtenataj. Vidu po4a-display-
       pod(1) por ekvivalentaj subtenaj POD dokumentoj.

OPCIOJ

       -p PO_DOSIERO
           La PO-dosiero enhavanta la tradukojn.

       -m MASTRA_DOSIERO
           La originala manpaĝo. Ĝi povas esti la absoluta aŭ relativa vojo al la originala manpaĝo (gzipita aŭ
           ne), la nomo de la manpaĝo aŭ la nomo kaj sekcio de la manpaĝo (uzante la formaton man.sekcio). Kiam
           la ĉefa dokumento ne estas provizita per la opcio -m, po4a-display-man provas trovi la originalan
           manpaĝon surbaze de la linia referenco de la unua ĉeno en la PO.

       -o PO4A_OPT
           Iuj ebloj por transdoni al po4a-translate(1).

VIDU ANKAŬ

       po4a-display-pod(1)

AŬTORO

       Thomas Huriaux

Iloj de Po4a                                       2006-04-08                                PO4A-DISPLAY-MAN(1)