Provided by: help2man_1.49.3_amd64 bug

NOMO

       help2man - generas simplan man-paĝon

RESUMO

       help2man [MODIFILO]... PLENUMEBLAĴO

PRISKRIBO

       'help2man' generas man-paĝon el eligoj de '--help' kaj '--version'.

       -n, --name=ĈENO
              priskribo por la alineo NAME (NOMO)

       -s, --section=SEKCIO
              sekci-numero por man-paĝo (1, 6, 8)

       -m, --manual=TEKSTO
              nomo de la manlibro (Uzant-Komandoj, ...)

       -S, --source=TEKSTO
              fonto de la programo (FSF, Debian, ...)

       -L, --locale=ĈENO
              elekti lokaĵaron (aprioras "C")

       -i, --include=DOSIERO
              inkluzivigi materialon el 'DOSIERO'

       -I, --opt-include=DOSIERO inkluzivigi materialon el 'DOSIERO' se ĝi ekzistas

       -o, --output=DOSIERO
              sendi eligon al 'DOSIERO'

       -p, --info-page=TEKSTO
              nomo de manlibro Texinfo

       -N, --no-info
              formeti referencon al manlibro Texinfo

       -l, --libtool
              forviŝi la 'lt-' el la program-nomo

       --help montri tiun ĉi helpon, kaj eliri

       --version
              montri versio-numeron, kaj eliri

       PLENUMEBLAĴO  devas  akcepti  modifilojn  '--help'  kaj  '--version'  kaj  eligi  al  ĉefeligujo  kvankam
       alternativoj povas esti indikataj uzante:

       -h, --help-option=ĈENO
              help-elektila ĉeno

       -v, --version-option=ĈENO versi-elektila ĉeno

       --version-string=ĈENO
              versia ĉeno

       --no-discard-stderr
              inkluzivigi ĉeferarujo dum analizado de elektil-eligo

       Raportu program-misojn al <bug-help2man@gnu.org>.

       Kopirajto (C) 1997, 1998, 1999, 2000, 2001, 2002, 2003, 2004, 2005, 2009, 2010, 2011, 2012,  2013,  2014,
       2015, 2016, 2017, 2020, 2021, 2022Free Software Foundation, Inc.  Tio ĉi estas libera programaro; rigardu
       la fontkodon por kopi-kondiĉoj. Estas NENIU garantio; eĉ ne por MERKATIGEBLO aŭ TAŬGECO POR SPECIFA CELO.

INKLUZIV-DOSIEROJ

       Kroma  materialo povos esti enmetata en la generota eligo per la elektiloj --include kaj --opt-include La
       formo estas simpla:

           [sekcio]
           teksto

           /ŝablono/
           teksto

       Pecoj de netuŝita teksto *roff estos enmetataj en la eligo en la komenco de la donita  [sekcio]  (iu  ajn
       uskleco), aŭ post alineo kongruanta al /ŝablono/.

       Ŝablonoj  uzas  la  sintakson  de  regul-esprimoj  Perl kaj povas esti sekvataj de la modifiloj i, sm
       (konsultu perlre(1)).

       Linioj antaŭ la unua sekcio aŭ ŝablono komencantaj per '-' estas  traktataj  kiel  modifiloj.   Ĉio  alia
       estas silente preteratentata kaj povas esti uzata por komentoj, ŝlosilvortoj RCS kaj simile.

       La sekci-eliga ordo (por tiuj enmetitaj) estas:

           NOMO
           RESUMO
           PRISKRIBO
           ELEKTILOJ|MODIFILOJ
           alia
           MEDIO
           DOSIEROJ
           EKZEMPLOJ
           AŬTORO
           RAPORTO DE PROGRAM-MISOJ
           KOPIRAJTO
           KONSULTU ANKAŬ

       Iu  ajn  sekcio  [NOMO][RESUMO] aperantaj en la inkluziv-dosiero anstataŭigos kion ajn estus aŭtomate
       produktite (kvankam vi ankoraŭ povas preterpasi la NOMOn per --name se bezonate).

       Aliaj sekcioj estos antaŭmetataj al la aŭtomate produktota eligo por la normaj sekcioj  montrataj  supre,
       aŭ inkluzivataj ĉe alia (supre) laŭ la ordo kiel ili estis trovataj en la inkluziv-dosiero.

       Almeto  de  teksto en la sekcion povas esti malimplice petata uzante la sintakson [<sekcio], [=sekcio] aŭ
       [>sekcio] por meti la kroman tekston antaŭ, ĉe, aŭ post la ordinara eligo, respektive.

DISPONEBLECO

       La lasta versio de tiu ĉi eldono disponeblas retkonekte el:

           ftp://ftp.gnu.org/gnu/help2man/

AŬTORO

       Verkita de Brendan O'Dea <bod@debian.org>

KONSULTU ANKAŬ

       La kompleta dokumentaro por help2man estas tenata kiel  manlibro  Texinfo.   Se  la  programoj  info  kaj
       help2man estas ĝuste instalitaj en via sistemo, la komando

              info help2man

       devos doni al vi aliron al la kompleta manlibro.

GNU help2man 1.49.3                                  2022-12                                         HELP2MAN(1)